La
estona

La sveda
La norvega
La angla
La finna
La rusa
La franca
La turka
La itala
La estona
La germana
Latino
La malnovgreka
La pola
La novgreka
La persa
La islanda
Esperanto

Ĉefpaĝo

N

eniun alian elekton de studotemo mi devis defendi tiel forte kiel la elekton studi la estonan. Verŝajne malmultaj levus la brovojn se iu svedo studus la anglan, la francan, la germanan aŭ la hispanan, sed la elekto de la estona ofte vekas relative fortajn reagojn. Mi ne havas iujn parencojn en Estonio, kaj neniu el miaj plej proksimaj familianoj havas iun rilaton kun Estonio. Do, kial la estonan? Mi povus diri ke la elekto studi la estonan estas entute simptoma por mia sinteno al lingvostudado. Mi scias ke multaj studas certajn lingvojn, konsiderante la grandecon de la kapitalo kiun ili povus enspezigi, sed mi studas lingvojn nur ĉar ili plaĉas al mi estetike. Lingvoj kiuj ne plaĉas al mi estetike neniam altiras al si mian atenton. Por mi estas malpli grave, ke la estona estas unu el la malplej parolataj kaj tiale eble malplej profitodonaj kaj atentindaj lingvoj. Estas ĝia beleco, kiun mi volas ĝui. Al kelkaj eble povas esti malfacile kompreni ke la estona povas ŝajni tiel bela, ke iu sen parencaj rilatoj kun Estonio faras al si la penon por lerni ĝin, sed ne devus esti pli malfacile kompreni ke iuj ŝatas lesivitan gadon kaj ke aliaj ŝatas Louis de Beaufront.

K

iam mi havis ĉirkaŭ dek jaroj, mi ekkomprenis ke al mi facilas lerni lingvojn. Mi tiam decidis celi studi almenaŭ unu lingvon el ĉiu granda eŭropa lingvogrupo. Ĉar mi kreskis pensante ke la norvega kaj la sveda estas preskaŭ la sama afero ĉar ili apartenas al la sama lingvogrupo, mi naive kredis, ke mi en simila maniero povus facilege kompreni la ĉeĥan kaj la makedonan, nur se mi lernus la rusan. Iom post iom mi tamen komprenis, ke lingvoj ne ĉiam harmonias kune nur se ili apartenas al la sama lingvogrupo, sed mi tamen malrezignis mian decidon. Kiam mi komencis vizitadi la gimnazion, mi estis jam serioze studinta lingvojn el tri el la kvar grandaj eŭropaj lingvogrupoj. Mi prave konis iomete de la finna, sed mi prefere dirus ke la finn-ugraj lingvoj tiutempe estis por mi plejparte neesplorita kaj preskaŭ nekonata temo. Kun slava, germanaj kaj latinida lingvoj en mia menso mi do pensis ke estis venita la ĝusta tempo por dediĉi tempon al la kvara grupo, la finn-ugraj lingvoj.

L

a kondiĉoj por ke mi atingu mian celon dum la gimnazia tempo estis tre avantaĝaj. En mia lernejo laboris instruistino kompetenta instrui la finnan. Ŝi promesis al mi, por eviti dubon, ke se oni ne povos estigi grupon de almenaŭ ses lernantoj, ŝi povus helpi min per lerniloj, ekzamenoj kaj atestoj, nur se mi povus konsenti studi la finnan iomete memstare. Ĉio estis preparita por ke mi rajtu kaj povu lerni la finnan. Hazarde mi samtempe tamen eksciis, ke nia lernejo projektas kulturan interŝangon kun Estonio. Se mi volis, mi povis dum semajno vizitadi lernejon en Tartuo, nur se mi kompense dum semajno akceptis estonan lernanton en mia hejmo. Pro tio mi elkapigis miajn planojn studi la finnan kaj anstataŭe dum certa tempo dediĉis penon al la estona.

K

io unue fascinis min en tiu ĉi lingvo estis ĝiaj sonoj. Multaj kiuj kreskis en Svedio ja scias kiel sonas la finna, kaj la estona povas eble unuaaŭde soni relative simile al la finna. Mi tamen ege baldaŭ forlogiĝis de la molaj sonoj en vortoj kiel kassi, tunni kaj kallis, kaj tiajn oni devas diligente serĉi se oni restriktas sian serĉadon nur al la finna lingvo. Mi prave opinias, ke ankaŭ la finna estas bela lingvo, sed la estona tamen estas eĉ pli bela.

A

l mi ne plaĉas kuiritaj terpomoj. Mia amo je la estona ne iĝis malpli forta, kiam mi povis konstati, ke kuiritaj terpomoj tamen povas gusti bone. Tiel bongustajn terpomojn kiujn mi manĝis en Estonio, mi ne manĝis aliloke en la mondo. Mi ja manĝis terpomojn en dek ok landoj.

© Linus Ganman,