La
finna

La sveda
La norvega
La angla
La finna
La rusa
La franca
La turka
La itala
La estona
La germana
Latino
La malnovgreka
La pola
La novgreka
La persa
La islanda
Esperanto

Ĉefpaĝo

M

i ne scias ĝuste kie en la ĥronologio apartenas la eniro de la finna lingvo en mian vivon. Mi nur scias ke mi jam kiel infano scivoleme aŭskultis kaj penis legi la finnan. Eĉ en unu el la lokaj ĵurnaloj de la tutsveda urbo kie mi travivis mian infanecon troviĝis finnlingva kolumno nomata Suomalaisten palsta, en la telefonlibro troviĝis kelkaj paĝoj titolataj Puhelimen käyttö Ruotsissa, en la televido kelkfoje montriĝis programo nomata Juttu kaj sur preskaŭ ĉiuj bokaloj en la fridujo de mia infanaĝa hejmo oni povis vidi tiajn longajn, ekscitajn vortojn kiel maahantuoja, ainesosat kaj lisäaineet.

M

i verŝajne frue komprenis kiel statas; ke multaj denaske finnparolantoj ĉiaokaze devas lerni la svedan en la lernejo. Mi trovis iom stranga ke malofte aŭ neniam svedaj lernejoj iniciatas iujn kontraŭprestaĵon. Vere kompreninte ke indas serioze sin okupi pri lingvostudoj, mi komencis revi ie estontece lerni la finnan, kiel afabla gesto al ĉiuj finnoj kiuj klopodas lerni la svedan. Multaj ej miaj ĉirkaŭuloj diris ke la finna estas relative malfacile. Tial por mildigi la ŝokon kaŭzota de la serioze peza aventuro atendonta min kiam mi estis komenconta lerni la finnan, mi pruntis de la komunuma libraro frazlibron kaj parkerigis kelkajn zorge elektitajn finnlingvajn frazojn. Mi volus vespermanĝi renon. Ĉu vi povas ripari tiujn ĉi falsajn dentojn? Ĉu vi volas cigaredon? Ĉu vi volas akompani min ĉi-vespere? La lavpelvo estas disfendita. Kaj tiel plu. Tra la jaroj je multaj okazoj estis agrable povi elbuŝigi tiujn ĉi frazojn. Aparte tiu pri la falsaj dentoj ofte ridegigas homojn. Almenaŭ lastfoje kiam mi direktis ĝin al finno, en mia buŝo ankoraŭ restis ĉiujn miaj propraj dentoj, kaj tiale en sia tuta sensenceco, la frazo certe aperis kiel aparte amuza.

E

n la hodiaŭa Eŭropo superas kvar lingvogrupoj; la ĝermana, la romida, la slava kaj la finn-ugra. Kompreninte ke mi trovas lingvolernadon facila, mi decidis klopodi lerni unu lingvon el ĉiu de tiuj kvar lingvogrupoj. Kiam mi komencis vizitadi la gimnazion, mi nur pri unu el tiuj ĉi lingvogrupoj jam ne okupiĝis, nome la finn-ugra. Mi ja jam povis mendi renon kaj prezenti cigaredojn, sed ne multe plu. Bonŝance en mia lernejo troviĝis instruisto kiu povis instrui la finnan, kaj ŝi promesis helpi min eĉ se oni ne povis formi studgrupon. La deviga nombro de lernantoj por studgrupo tiam estis ses. Tamen, mi samtempe hazarde eksciis ke nia lernejo praktikas kulturan interŝanĝon kun Estonio, kaj ke mi povis partopreni ĝin. Tiale mi tute forlasis miajn planojn el la finno-ugrajn lingvojn lerni la finnan, kaj anstataŭe komencis lerni la estonan. Sed tio ja estas tute alia afero.

M

iaj aventuroj kun la finna lingvo tamen ne finiĝis kiam mi elektis pli prefere okupiĝi pri la estona. Dum kelka tempo mi amrilatis kun finnino, kiu respondis al mia ne tute formortinta intereso pri ŝia lingvo kelkfoje parolante ĝin kun mi, malgraŭ ŝi parolas la svedan perfekte. Ŝi diris tiajn ete romanecajn frazojn kiel Sä oot ihana!, On ihana suudella sinun kanssasi! kaj Tyhmä, pinkeä mykkä-Linus, olkoon sit tollanen tuppisuu! kaj mi tuj forlogiĝis de la ondanta sono de ŝia lingvo. Ĝuste tiale, la finna fakte estas la sola lingvo en kiu mi ĝisnune pasie amoris. Almenaŭ en tiu grado en kiu oni povas diri pasio pri promesoj kiuj pli malfrue aperas senvaloraj. Mia amrilato kun tiu finnino ĉesiĝis, ĉu mi jam diris tion? Nu bone, mia pasia rilato kun la finna lingvo ĉiaokaze restas.

© Linus Ganman,