Latino
 

La sveda
La norvega
La angla
La finna
La rusa
La franca
La turka
La itala
La estona
La germana
Latino
La malnovgreka
La pola
La novgreka
La persa
La islanda
Esperanto

Ĉefpaĝo

J

ohan Mellkvist (1897-1984) estis iam instruisto de la klasika grekan kaj latino. Li instruis en geografie tiel apartaj lokoj kiel Orebroo, Karlstado, Luleo kaj Karlshamno, kaj pensiiĝinte en 1965 li deĵoris dum kvin pluaj jaroj en Torsbio en Vermlandio. Ĝuste en Torsbio interkruciĝis la vojoj de li kaj mia patrino, ĉar tie ŝi studis latinon sub lia instruado. Li evidente impresis ŝin profunde, ĉar unu el la antaŭnomoj de ŝia unuenaskito, mia pli aĝa frato, estas Johan ĝuste laŭ tiu sinjoro Johan Mellkvist.

Latinsk Språklära (Latina Gramatiko)

P

anjo konservis siajn lernolibrojn de tiu tempo. Mi scivoleme trafoliumis ilin jam kiel infano. Nun ili staras en miaj bretaroj: Latina gramatiko fare de Erik Tidner en 1961 kaj Lerneja gramatiko de la greka fare de Severin Solders en 1964. Grandnombraj substrekaĵoj en la libroj komprenigas ke Johan Mellkvist devas esti profunde prezentinta la antikvajn lingvojn al siaj lernantoj. Fantaziaj desegnaĵoj en la marĝenoj samtempe komprenigas ke Panjo eble kelkfoje trovis la studadon iom teda. Sed, ne forgesinde, al sia unuenaskito ŝi donis nomon laŭ sia instruisto.

K

un la anekdotoj de Panjo pri la instruado de Johan Mellkvist resonantaj en miaj oreloj mi mem komencis studi latinon en la gimnazio. Mi mem havis instruiston certe tiom kompetenta kaj originala kiel sinjoro Mellkvist, ĉar ĝuste kiel mia patrino, mi povas kun granda ĝojo rememori la instruadon kiun mi ricevis. Mia instruisto venis el la sudsveda provinco Smolando, kio klare aŭdiĝis en la latino kiun li lernigis nin, ĉiam kun kartavaj rooj: Cuuurrrr tarrrdus es, Marrrrce? Cetere, la instruisto nomiĝis Bengt, sed tiel nomiĝas ankaŭ mia patro kaj mi, kaj laŭ mi tio sufiĉas. Se mi iam ekhavos filon, por li mi certe determinos iun alian nomon ol tiu de la instruisto de latino.

P

reskaŭ samtempe mi komencis kantadi en preĝeja ĥoro, kaj kiel ofte kutime en tiaj, la kantotekstoj estis latinlingvaj. Tiamaniere mi ekhavis eblecon tiri praktikan utilon el miaj scioj jam samtempe kiel mi atingis ilin. Kelkfoje mi pensis ke estas stranga ke la tekstoj ne parolis en la sama maniero al miaj samĥoranoj kiel al mi, sed tion certe kaŭzis tio ke ne tiom multaj el la aliaj ĥoranoj estis studinta latinon.

© Linus Ganman,