Estonia
 

Shaw Uncial
La ciferoj de Shaw
Teksta ekzemplo de Shaw
Estonia
Teksta ekzemplo de Estonia
Kvadrata kufa skribo

Ĉefpaĝo

 

Estonia

M

ia dua tiparo estas rezulto de frustracio. Mi vere estis tre kontenta per mia unua tiparo Shaw, sed ĝi parte ne taŭgas tre por pli longaj tekstoj, kaj parte la komuna originformo kuntrenas limon. Du kunĉenitaj cirkloj ne sufiĉas por desegnadi belajn grekajn kaj cirilajn literojn. Sur la fono de ĉi tiu kompreno, oni eble povus diri ke ĉi tio estas pruvo, ke la latinaj literoj estas kvintesenco de beleco kaj reguleco, sed persone mi nur estis frustraciita, kiam mi estis frontata de ĉi tiu limigo. Mi volis trovi la formon por tiparo, kiu povus aspekti egale bone en la greka kiel en la rusa kaj Esperanto. La solvo estis loki du figurojn da kunĉenitaj cirkloj vertikale. Kiel Shaw, sed duoble.

Shaw kaj Estonia

M

ia decido nomi mian tiparon laŭ Estonio temis pri mia volo pareleligi la novecon kaj freŝecon, kiujn mi vidis en tiu tiparo, kaj la tiutempan impreson ŝajne novan kaj freŝan de Estonio. Estonio liberigis sin de la Soveta Unio en 1991, kaj mi desegnadis la tiparon en 1993, mi kredas. Samtempe mi estis iomete scivola pri Estonio. En la meza stadio de la baza lernejo oni encerbigis al mi ke Estonio estas nur unia respubliko de Sovetunio, kie loĝas nur rusparolantaj rusoj. La vero pli ĝuste estis, ke tie grandparte loĝas estonoj, kaj ke ili fakte havas propran lingvon - kvankam la sveda baza lernejo, tre probable suflorita de la soveta aparato, volis kredigi nin lernantojn pri io alia. Fine kompreninte, ke la vero estas alia ol tiu, kiun la lernejo volis transigi - do ke troviĝas altgrade vivanta lingvo, kiu nomiĝas la estona - mi ekvolis dediĉi al tiu lingvo, kiu montris sin al mi kiel tiel nova, ion belan.

© Linus Ganman,