La ciferoj
de Shaw

Shaw Uncial
La ciferoj de Shaw
Teksta ekzemplo de Shaw
Estonia
Teksta ekzemplo de Estonia
Kvadrata kufa skribo

Ĉefpaĝo

 

Du cirkloj

M

iaj spertoj pri la vivo diras al mi, ke homo estas aŭ lingvohomo aŭ ciferhomo. Tio ĉiuokaze validas por mi; mi ŝatas lingvojn, sed ne komprenas matematikon. Se la tezo estas grava en pli vasta perspektivo, ĝi eble povus klarigi kial tiuj ciferoj, kiujn la plejmulto el ni esperantoparolantoj uzas, ŝajnas havi tute alian originon ol niaj literoj. Desegnante mian tiparon Shaw, mi povis por ĉiuj literoj eliri el unu sola formo - la kunĉenitaj cirkloj.

Shaw Uncial

P

li malfacilaj estis la ciferoj. Mi brave provis desegni ciferojn elirante el la kunĉenitaj cirkloj. Iu alia ol mi eble sukcesus pli bone elirante de la sama deirpunkto, sed mi fiaskis. Ne antaŭ ol mi rezignis la regulo, ke ĉiuj signoj de Shaw devas havi komunan bazon, mi venis iomete pli proksime al mia celo. Mi tamen ja scias, ke oni ne povas tute senbridigi sin, kiam oni desegnas tiparon. Se oni tro ofte malkonfesas la konstatajn principojn, la impreso de la tiparo tro disigas, sed se la principoj estas tro striktaj, la tiparo anstataŭe eble iĝas tro malfacile legebla. Ne surprizas, ke la romanoj, inter kiuj ĉio originis, elektis esprimi siajn nombrojn per literoj. Literoj estas pli estetike plaĉaj ol ciferoj.

Shaw Uncial

© Linus Ganman,