Shaw
Uncial

Shaw Uncial
La ciferoj de Shaw
Teksta ekzemplo de Shaw
Estonia
Teksta ekzemplo de Estonia
Kvadrata kufa skribo

Ĉefpaĝo

 

Du cirkloj

E

stis la jaro 1992, kiam mi ekhavis la ideon desegni du ekzakte similajn cirklojn, kunĉenitajn kun diagonala ŝoviĝo de kelkaj milimetroj, kaj tiamaniere estigi ekscitan figuron. Mi imagis, ke ĉiuj latinaj literoj povas origini el unu sama formo, kaj tiu ideo poste estis la bazo de la ellaborado de mia unua tiparo. Pliajn pruvaĵojn pri mia teorio pri la komuna cirkloforma origino de la literoj mi ekhavis, ekzorginte pri la desegnado de la literoj y kaj z. Ili nome ne ŝajnas aparteni al la cirkloforma, sed ili ja ankaŭ ne apartenis al la origina latina lingvo, sed estis pruntitaj de la greka por ke oni povu skribi tute grekajn vortojn kun latinaj literoj kaj relative konservata ortografio. Mia tiparo ricevis la nomon Shaw, laŭ la verkisto G.B. Shaw. Ne ekzistas iu racia intenco sub la elekto de tiu ĉi nomo. Mi nur opiniis, ke la nomo Shaw belaspekte skribiĝas per mia tiparo. Eble mi pensis pri tio ke G.B. Shaw estis irlandano, kaj ke la nacia lingvo de Irlando ne malofte estas skribita per speco de unciala skribo.

Shaw Uncial

K

iel deirpunkton mi do uzis la kunĉenitajn cirklojn, kaj aldonante aŭ deprenante etajn detalojn, mi desegnadis la diversajn literojn. Verdire, mi elektis iomete malfacilan vojon. Ĉar Shaw estas unciala tiparo, ĝi ne diferencigas inter majuskloj kaj minuskloj. Mi do devis desegnadi nur duone tiom da literoj, kiom normale necesas per kompletigi tiparon.

Shaw Uncial

Ŝ

ajnas ke Shaw estas desegnita per krajono klinita je 45 gradoj, sed tio ne estas tute vera. Literoj kun mallongaj vertikalaj strekoj ĉiam finiĝas rekte ĉe la etalono, tute kontraŭe al la kvardekkvingrada kliniĝo kiun la tiparo alie ŝajnas havi. Strekoj etendantaj sub aŭ super la etalono ĉiam finiĝas oblikve, sed ankaŭ ĉi tie mi ne konsideras la 45-grada kliniĝo. La rafineco anstataŭe estas, ke la pinto de ĉia vertikala streko ĉiam direktantas al la ekstero de la litero. La tigo de la litero P direktas la pinton eksteren, laŭ la principo, sed ankaŭ observas la 45-gradan kliniĝon en la ronda parto de la llitero.

Shaw Uncial

K

iam ĉiuj literoj pretis, mi devis determini kiel ili estu skribataj kune. Sola litero estas relative seninteresa, sed povas interesiĝi, agante kune kun aliaj literoj. Kiam mi desegnadis Shaw-on, mi decidiĝis igi la literojn de ĉiu unuopa vorto kunfandiĝi ĉie, kie du rondaj formoj trafas unu la alian. Tio plu fortigas la senton de tio ke ĉiu vorto estas unueco. En reala kuranta teksto la formoj malofte estas senescepte cirkloformaj, sed certaj vortoj, kiel dogwood havas tute kunfandita formo.

Shaw Uncial

H

azarde iuj literoj ankaŭ aspektas kiel certaj aliaj, se oni renversas ilin. Teksto skribita per Shaw je granda distanco povas ŝajni malrenversita, kvankam ĝi ne estus tia. Esceptokaze renversita vorto povas aspekti kiel alia vere ekzistanta vorto.

© Linus Ganman,