Kaligrafisto
havas la parolon

Shaw Uncial
La ciferoj de Shaw
Teksta ekzemplo de Shaw
Estonia
Teksta ekzemplo de Estonia
Kvadrata kufa skribo

Tabelo de enhavo

Penso
Vortigo
Aspekto

Ĉ

iu komunikata penso havas ian kovraĵon. Por ke penso formata en cerbo de iu homo povu transiri al aliaj homoj, ĝi devas esti vestata en lingvo. Lingva vesto povas havi multajn diversajn aspektojn. Ĝi povas esti gestata, kantata, kriata aŭ flustrata. Ĝi povas esti vortoŝpara aŭ ornamata. Ĝi povas esti poezia aŭ proza. Unu sama penso povas lingve esti vortigita en multaj diversaj manieroj. Tamen, se oni rigardas penson celantan esti dividata inter homoj kiel penson povantan esti vestata en diversaj lingvaj vestoj, oni ankaŭ devas scii, ke la ebloj prezenti la penson en diversaj manieroj ne finiĝas tie. Se la penso estas prezentata kiel teksto, ĝi nome en sekvanta paŝo povas esti vestata en diversaj skribaj vestoj, kaj la diversaj skribaj vestoj siavice kontribuas al tio ke la penso kaj la teksto aŭ krias, kantas, flustras aŭ aspektas ornamata.

Frakturo    Shaw Uncial

M

i malofte estas imponita, sed mi scias ke mi estis tia unu fojon, kiam mi staris en longa vico. La homoj en la vico atendadis ke pordo estu malfermita, kaj la atendado estis tiel longedaŭra kaj ni ĉiuj sciis ke la atendado estos tiel longedaŭra, ke ni komencis interparoli kaj prezenti nin. La homo malantaŭ mi prezentis sin kiel tipografo. Ĝuste tiam mi estis imponita. Li mem ne ŝajnis pensi ke lia profesio estas tia rimarkinda, sed tiel pensis mi, ĉar se mi trovas ion agrabla kaj interesa, tio vere estas kiel tekstoj povas esti variitaj kun diversaj skribaj vestoj. La tipografio kiel metio kaj la kaligrafio kiel artbranĉo vere multloke estas mortantaj, sed tie, en tiu vico, mi ĉiuokaze staris tute apud homo, kiu rajtas titoli sin tipografo, kaj tion mi trovis magia. Dezajno de tekstoj tre okupas mian koron, kaj tiuj, kiuj dediĉas sin al tio, povas rekoni min kiel grandan adoranton.

Tiparo

L

a kompleta serio da skribsignoj de iu lingvo en certa skriba vesto nomiĝas tiparo. Mi mem tra la jaroj provis fari kelkajn tiparojn, kaj ilin mi prezentas sur tiuj ĉi paĝoj. Mia laboretado kun literoj ankaŭ estis por mi maniero elekti vojon en la vivo, al kio mi revenas diversloke sur tiuj ĉi paĝoj. Mi opinias, ke homo povas elekti aŭ literojn aŭ ciferojn, kaj mi elektis la literojn.

© Linus Ganman,