Teksta ekzemplo
de Estonia

Shaw Uncial
La ciferoj de Shaw
Teksta ekzemplo de Shaw
Estonia
Teksta ekzemplo de Estonia
Kvadrata kufa skribo

Ĉefpaĝo

 

La estona

L

a teksto ĉi-supre estas estonlingva. La ĝenerale rondaj formoj de la literoj bone taŭgas por lingvo, kiu havas prezencan finaĵon egalan al -b. Mi elektis uzi la rondan formon ankaŭ por la versaloj. Tio donas iomete pli artisman impreson ol tiu, kiun tiparo destinita por ĝenerala beletristiko devus doni, sed por pli mallongaj tekstoj, kiel strofoj en kantkajero aŭ subtitoloj, Estonia povus esti plaĉa alternativo.

La sveda

M

i mem opinias ke Estonia elspiras sentempecon. Mia unua tiparo Shaw havas tre multan komunan kun stiloj, kiuj estis laŭmodaj en la 4a jarcento, dum Estonia kontraŭe povas aparteni diversloke en la tempo. La ekzemplo ĉi-supre povus esti de la komenco de la 20a jarcento. Samtempe, la komuna bazo de la literoj facile kondukas la pensojn al likvokristalaj ekranoj de pli malfruaj tempoj, kie ĉiuj ciferoj havas angulhavan formon kaj estas limata de tiu formo, kiu formas okon. La litero v, kiu kutime estas pinta malsupre, en Estonia kontraŭe adaptiĝas al la matrico kaj devas kontentiĝi per malsupra pinto reduktita en ortan angulon.

La rusa

N

untempaj cirillaj tiparoj ofte havas latinajn modelojn. Tiparo, kiun havas latinan version, ofte havas direktan cirilan ekvivalenton. Malgraŭ tio, cirila teksto donas apartan, iomete angulhavan impreson. Tion parte kaŭzas tio ke la cirila skribo ne havas tiel multajn literojn kiuj etendas sub aŭ super la etalono, kaj parte tio ke la diferenco inter ĉefliteroj kaj malgrandaj literoj malofte estas tiel granda kiel en la latina skribo. Tamen tute eblas skribi cirilajn literojn laŭ la matrico de Estonia, kaj tiam la skribo aspektas kiel ĉi-supre.

La greka

G

rekaj malgrandaj literoj konsistigas apartan temon. La latina alfabeto vere estas pli juna parenco de la greka, kaj la parenceco inter la du alfabetoj vere tute ne estas malfacile perceptebla, almenaŭ tiel longe kiel oni kontentiĝas per kompari la ĉefliterojn, sed la grekaj malgrandaj literoj ŝajnas origini el tute alia universo ol siaj latinaj ekvivalentoj. Malgraŭ tio eblas kun iomete da volo kaj perforto fari ilin laŭ la formo de Estonia, kio espereble evidentiĝas en la teksto ĉi-supre.

© Linus Ganman,