Teksta ekzemplo
de Shaw

Shaw Uncial
La ciferoj de Shaw
Teksta ekzemplo de Shaw
Estonia
Teksta ekzemplo de Estonia
Kvadrata kufa skribo

Ĉefpaĝo

 

La angla

T

iel kiel en la teksto ĉi-supre Shaw aspektas en angla vesto. Mi havas iomete ambivalencan rilaton kun mia kreaĵo, ĉar mi unuflanke ne tre ŝatas la anglan, sed aliflanke opinias, ke Shaw aspektas tiel bele en angla vesto. La angla lingvo estas unu el malmultaj lingvoj, kiu povas helpi al si sen supersignoj, kaj tiamaniere la spaco inter la linioj tenas sin libera de „rubo“, kio ebenigas la tekston. Samtempe la tiparo estas iomete ekscentra. Ĝia r, kiu ja servas kiel kaj majusklo kaj minusklo, havas tipe minusklan formadon. Vidu ekzemple la nomon Ron en la teksta parto ĉi-supre.

La irlanda

M

ia laborado kun Shaw verdire estus nefarita se mi ne iomgrade dediĉus min al la insulaj literformoj. Min ja manuskriptoj el Irlando inspiris desegnadi tiun ĉi tiparon. Mi tamen ne scias la irlandan, kaj mi bone komprenas, se iu, kiu vere ĝin scias, opinias ke mi kun mia kontribuo malrespektis la tipe irlandan tipografian tradicion. Troviĝas multo da specife irlandaj tiparoj, kiujn oni rekonas laŭ ĝia punktitaj konsonantoj kaj laŭ tio ke la literoj s, r kaj g havas formojn, kiuj diferencas de tiuj, al kiuj malirlandanoj estas kutimigitaj. La teksto ĉi-supre montras kiel Shaw aspektas en sia insula varianto. Bonvolu aparte atenti la varianton de s, kies maldekstra vertikala streko etendas sub la etalono por ne esti intermiksebla kun eksterirlanda r.

Latino

K

iel finekzemplon mi montras tekston en latino. Latino originale nek distingis inter u kaj v, nek inter i kaj j. En la tiparo Shaw mi inkluzivis du variantojn de v; unu kun rekta vertikala streko maldekstre kaj unu kun rekta vertikala streko dekstre. En la teksto ĉi-supre mi konsekvence uzas la varianton de v kun vertikala streko dekstre por kaj v kaj la vokalo, kiun nunaj homoj rekonas kiel u.

© Linus Ganman,