Pri la
teksto

Pri la teksto
La teksto
Frazo I
Frazo II
Frazo III
Frazo IV
Frazo V
Frazo VI

Ĉefpaĝo

Gustaf Fröding

G

ustaf Fröding, kiu verkis la siatempe skandalan poemon Matensonĝo, mortis la 8an de februaro 1911. Lia verkaro devas ĉiam esti rigardata en la lumo de tiu fakto. Dum Fröding vivis, ankoraŭ neniu mondmilito okazis, ankoraŭ neniu ŝipo estis nomita nedronigebla kaj ankoraŭ neniu Adolf Hitler malpurigis la koncepton arjeco. Krome, rigardita kiel pornografisto, Gustaf Fröding havis tre malmultajn konkurantojn. Post la morto de Fröding daŭris ne malpli ol 57 jaroj ĝis la decema Svedio skuiĝis de la pornografia muzikdisko Bordellmammas visor (La kanzonoj de la Bordelestrino) fare de la komponisto kaj kantisto Johnny Bode.

L

a poemo Matensonĝo konsistas el ses partoj, nomitaj kantoj. Gustaf Fröding mem, kiu kreskis en muzikema familio, eble imagis ian muzikon por sia teksto. Kiam la poemo estis eldonita fare de Albert Bonnier en 1896, oni diris ke ĝi estas io el la plej fia, kion la Svedio iam vidis. La kialo de la indigno, kiun la poemo elvokis, estis la tri lastaj linioj de la kvara kanto kaj la tuta kvina kanto de la poemo:

  IV

[...] mаlfеrmіtе еn tutа ѕіlеnt’
ŝі l’gеnuојn dіѕіgіѕ kај trеmіѕ lа ѕіnо.
Unuіĝіѕ lа vіrо kај l’іnо.

V

Аnіmаrdо, ѕаngоdаnс’,
rесірrоkа сіrkоnѕtаnс’,
unuес’, kvіntеѕеnс’
rеgіѕ аbѕоlutе,
kіаm lіа vіrроtеnс’
ŝіn реnеtrіѕ tutе.

Rеklіnаntе lа kароn еn kіѕој lа іn’
dum аl vіrо ѕіn lеvіѕ lа ѕіn’,
lа рlеј bоnоn ŝі trіnkіѕ dе l’vіv kај dе l’аm’
kај аl ŝі dоnіѕ јаm
ĉіu аrdа ѕріr’
ĉіun еrоn dе l’flаm’
dе lа vіr’.

Κvаzаŭ unu ѕріrа ѕtаt’
unu рulѕо kај kоrbаt’
lа аnіmој dе lа du
ĉі kај nun
іĝіѕ un’.
Rеgіѕ еn lа flu’
rіtmа mаltrаnkvіl’,
ĝіѕ раfіĝіѕ реr un’ ĝеm’
tuј еl lіа kоrро mеm
vіrа fоrt’ аl іnа ѕеm’.
Du rіvеrој еn lа fіnо –
flu’ dе l’vіrо, flu’ dе l’іnо –
kunе іĝіѕ fіl’.

D

um la vivtempo de Fröding do la kvina kanto ĉi-supre kaŭzis la plej grandan indignon. La teksto povas veki disputojn ankaŭ hodiaŭ, sed verŝajne pro tute aliaj kaŭzoj. Tempoj kaj moroj ja ŝanĝas. Tio, al kio nunaj homoj unue povus direkti sian kritikon, estas la idealigo de la arjeco kaj la humila virino. La poemo de Fröding rakontas pri okazado en lando nomita Arjujo. Nunaj okcidentanoj ofte asocias la koncepton arjoj kun tiu homa idealo, kiun plej alte taksas naziistoj. Fröding priskribas la virinojn de Arjujo kiel molajn kaj igantajn sin belaj por kara vir per koloraj drapiroj ĉirkaŭ bukloj kaj sinoj, kaj la virino en la ĉefrolo havas graciajn piedetojn kaj iras ŝtеlе en la arbaro.

T

io en la poemo de Fröding, al kio nuntempaj homoj eventuale povus reagi, do ne estas la rakonto pri sekskuniĝo, sed la flirto fare de Fröding kun la naziistoj kaj lia maniero priskribi la virinon kiel subulinon kun la aspekto kiel sola menciinda eco. Tamen, kiel mi skribis ĉi-supre, ni devas rigardi la verkaron de Fröding en la lumo de tio, ke li vivis longe antaŭ ol la naziistoj suriris la politikan scenejon. La arjeco kaj la genetika supereco, kiu laŭdire estis ĝia unua karakterizaĵo, verŝajne estis rigardataj kiel idealo jam dum la vivtempo de Fröding, sed ili ankoraŭ ne estis la bazo de tiel vasta etna purigado, kaj la stereotipa bildo de la virino, kiun Fröding prezentas, tute ne estas nur lia. Eĉ en nia tempo troviĝas konsiderinde plej aĉaj ekzemploj de stereotipaj bildoj de virinoj.

M

i do muzikigis la poemon Matensonĝo. Mia komponaĵo estas verkita por ĥoro, solistoj kaj orkestro kaj daŭras ĉirkaŭ 26 minutojn. Ĉia kanto de la poemo respondas al frazo en la komponaĵo. Kiel muzika verko mia komponaĵo devas esti rigardata kiel lirika rapsodio. La teksto de Fröding estas rapsodia, kaj miaj propraj sonĝoj ofte estas rapsodiaj. Kiel muzikiganto mi tiris inspiron el miaj propraj spertoj de sonĝoj, kaj eble ĉefe de matensonĝoj.

K

io do estas matensonĝo? Mi mem imagas, ke tio estas sonĝo, kiu estiĝas en la pensoj de dormanto precize antaŭ ol la momento, kiam la dormanto vekiĝas. La matensonĝo estas rapida preterfluga, sed detala. Krome, homaj sonĝoj laŭdire estas la plej eble detalaj ĝuste en la fina stadio de la dormo. Ĉe la plej multaj el ni homoj, la fina stadio de la dormo okazas matene. Mi ankaŭ pensas, ke Gustaf Fröding eble imagis la matensonĝon tiel - kiel rapidan preterflugan kaj detalan sonĝon, kiu estiĝas precize antaŭ ol la momento, kiam la dormanto vekiĝas.

© Linus Ganman,