Pri la teksto |
a enkonduko de la sesa frazo havas la saman temon kiel la enkonduko de la unua frazo, sed ludiĝas en C-maĵoro de hobojo, fagoto, klarneto, kornoj kaj arĉinstrumentoj. Interludo kun fluto, hobojo, fagoto, kontrafagoto, trumpeto kaj kornoj poste kondukas al la unua strofo de la sesa kanto, kiun kantas ĥoro:
a teksto de la sekvanta temo estas prenita el la dua strofo de la sesa kanto. La temo estas inspirita de mezepoka muziko kaj estu prezentita kiel tia. La ĥoron ĉi tie akompanas fagoto, kontrafagoto, trumpeto kaj kornoj:
a lasta temo de la komponaĵo laŭnombre verdire estas du. La unua temo de la ĥoro plej similas al gamekzerco, akompanita de fagoto en movo el deksesonaj notoj. Tiun movon baldaŭ transprenas la ĥoro en mallonga, iom pli rapida fugo kaj la movo forte malakcelas en la fino, kiun akcentas la fagoto, la kornoj kaj la timpano en G. © Linus Ganman, |