Pri la teksto |
iam mi studadis la francan lingvon, mi eklernis bonan regulon por esprimi en tiu lingvo pasintaĵojn: Rakontante kio okazis, oni uzu la tempan formon passé, sed rakontante pri cirkonstancoj oni uzu la formon imparfait. Verkinte la trian frazon de mia komponaĵo, mi ekkomprenis ke oni povus fari similan ĝeneralan distingon koncerne homajn lingvojn: Konsonantoj rakontas kio okazas, dum vokaloj rakontas pri cirkonstancoj. Uzante la tekston de la tria kanto kiel ekzemplon, ni tie povas per la konsonantoj imiti la sonon estiĝantan kiam la piedoj tuŝas la grundon, kaj per la rapideco de la kantado ni ankaŭ povas determini la rapidecon de la piedpaŝoj. Per la vokaloj ni samtempe evoluigas la etoson de la okazaĵo, fiksante la voĉforton kaj la kantmanieron. Mi pensas ke tiu ĉi tezo aplikeblas al la plej multaj laŭtlegindaj aŭ kantindaj tekstoj. La du strofojn de la tria kanto oni kantas kun melodio bazita sur la dora modalo.
a poemo Matensonĝo de Fröding estas la objekto de vasta esploro de la literatura historisto Germund Michanek. En sia libro En morgondröm: studier kring Frödings ariska dikt (Matensonĝo: studoj pri la arja poemo de Fröding), Michanek eĉ spekulativas kie Fröding eble aĉetis tiujn paperojn kaj skribilojn, kiujn li uzis verkante la poemon. Michanek ankaŭ atentigas pri manuskriptoj, kiuj asertas ke la tria kanto de Matensonĝo estis povunta fariĝi plej longa ol sia finversio. En strofoj, kiujn Fröding malakceptis, oni interalie eblas legi pri momento kiam la ĉefrola virino kolektas berojn. La fine publikigita versio estas rimarkinde mallonga en rilato kun la aliaj kantoj, sed malgraŭ tio tute sufiĉa por kapti la karakteron de la virina ĉefpersono. © Linus Ganman, |