Opus № 1
 

Opus № 1
Ĝoja
La 29a de junio 1998
Arĉkvartetoj

Ĉefpaĝo

L

erninte, aŭ eble lernante, dumanan ludon - ĉiaokaze jam dum la jaro en la prepara lernejo, mi verkis mian unuan kantaĵon. Ĝi havas kvar taktojn, sinkopojn kaj svingan ritmon. Li sonas tiel ĉi (Klaku sur la notoj por aŭskulti):

Opus № 1

Ĝ

i verŝajne ne estas majstraĵo, sed ĉiaokaze komprenigis min, ke mi povas verki tute propran muzikon. Nek Panjo nek Paĉjo kredis ke ili antaŭe aŭ aliloke aŭdis la melodion. Do, la nura aŭtoro devas esti mi. Mi komencis revi fariĝi honorata muzikisto. En la televido mi unufoje vidis en programo kun retrospektiva temo kiel la sveda kantistino Siw Malmkvist ridas malnovan senkoloran programeron, kie ŝi mem videblis. Nun, multaj jaroj poste, mi povas ja kredi, ke tio, kion oni tiun fojon montris, estis ŝia kontribuo en la Eŭrovido-Kantokonkurso en 1961. Mi kredis ke ŝi ridas la programeron ĉar ĝi estas malnova, malmoderna kaj senkolora, kaj mi opiniis ke estus mojose povi ridaĉi sin mem. Mi vidis en miaj revoj kiel mi iun estontan tagon sidos sur sofo en la televido, vidante min mem prezenti mian kantaĵon en malnova senkolora programo kaj ridante la programeron. Post ne longa tempo mi tamen komprenis, ke tio verŝajne neniam okazos en la realo. Ja jam kiam mi vizitadis la preparan lernejon, senkolora filmado de modkantaj prezentadoj estis malmoderniĝintaj.

© Linus Ganman,