Komponisto
havas la parolon

Opus № 1
Ĝoja
La 29a de junio 1998
Arĉkvartetoj

Tabelo de enhavo

Popolinos

E

n sia junaĝo Panjo amikis kun Thord Jonsson, kiu ludis tamburojn en la sveda grupo Popolinos. Kiam Thord pli malfrue estis transloĝonta en la norvegan urbon Trondhejmon, li ne eblis kunpreni sian pianon, sed demandis mian patrinon ĉu ŝi volus ĝin. Li volonte akceptis ĝin, kaj ĝi do havis lokon en ŝia hejmo longe antaŭ ol mi estis eĉ ekbrilo en la okulo de Paĉjo. Mi ne scias de kie Panjo ekhavis siajn sciadojn pri pianoludo, kaj se oni parolas pri ili hodiaŭ, ŝi ŝajnas tute senscia pri ili, sed mi malgraŭ tio memoras ke ŝi en mia infanaĝo foje ludis sur la piano, kiun ŝi ekhavis. The Entertainer de la usonano Scott Joplin kaj Serenado el „Kvar dancpoemoj“ de la svedo Wilhelm Peterson Berger estis ŝiaj plej brilaj programeroj.

La komponisto

L

a foto ĉi-supre estas kaptita en marto 1980. Mi tiam ne havis eĉ tri jarojn, kaj verŝajne ne estis tiel bona pianisto. Min tamen permesis relative neretenite tintadi sur la piano de Thord, kaj pro tio mi hodiaŭ estas dankema. Kiam mi finfine estis disvolvinta mian ludoteknikon tiel multe, ke tio kion mi ludis ne plu sonis netonale kaj laŭhazarde, la plej aŭdaca peco, kion mi sukcesis ludi en la komenco, tamen estis nur tiu ĉi eta peco en G-be maĵora. (Klaku sur la bildo por aŭdi ĝin.)

Kalle Johansson

K

iam mi pli malfrue komencis vizitadi la preparan lernejon, kie precize kiel hejme troviĝis piano, mi de unu el instruistinoj lernis ludi la pecon Heart and Soul de la usonano Hoagy Carmichael. (La instruistino tute ne konis la nomon de la peco, sed tion mi sukcesis ektrovi post multaj jaroj.) Ŝi kaj mi foje ludis à trois mains, kaj ŝi ekhavis la respondecon por la malfacila basa parto. Dum tiu tempo la spaco inter la pinto de mia dikfingro kaj la pinto de mia etfingro, kiam mi disetendis la fingrojn kiel eble plej multe, sumiĝis je nur 13 centimetroj. Mi tiamaniere envie admiris la plenkreskulojn, kiuj kapablis ludi du tonojn en distanco de oktavo kun nur unu mano. La tago, dum kiu mi por la unua fojo sukcesis ludi la pecon Heart and Soul kun kaj melodio kaj basa parto tute senhelpe, fariĝis mejloŝtono en mia vivo. (Klaku sur la bildo por mallonga sonekzemplo.)

Heart and Soul

L

a piano estas mia unua instrumento ekde la fora pasinteco. Mi neniel estas lerta ludisto, sed mi ĉiam eliras de la piano, pensante pri muziko. Sur tiuj ĉi paĝoj mi prezentas muzikon, kiun mi mem verkis, kaj la plej ofte mi havis en tiu kreado la pianon kiel verkilon.

© Linus Ganman,