Je kio la koro
estas plena...

Fermentita baltharingo
Je kio la koro estas plena...
Unua atesto estas la vesto
Aŭ unu aŭ la alia
Kie estas la pomkaĉo?
Panjo volas veturi per lifto
Se ŝuoj povus paroli
Panjo laboras
Posttagmeze en la kuirejo
La planko de unu...
Maljunulejo en la jaro 2039
La patro parolas

Ĉefpaĝo

Mi havis nur dek du jarojn, kiam mi desegnis tiun ĉi epizodon. Kiam oni estas tiom maljuna, ĉio, kion oniaj gepatroj faras, estas embarasa. Supozeble por evidentigi la gradon de ĝenado, mi desegnas min kun ĉapo sur la kapo. Per ĉi tio, mi verŝajne volis montri, ke ni estas ekstere, kaj ke la risko, ke iu aŭdu kion Panjo faras, sekve estas granda.

Bildo

Panjo nome ofte kantas, kaj ŝi havas surprize grandan kapablon asocii ĉion, kion oni diras, kun iu kanto. Kiel dudekjarulo mi ĉiam trovis tion ĉi embarasa. (En la efektiveco, kantante, Panjo ne havas tiajn malvivan rigardon kaj malkaŝitan langon.)

Bildo

Kompreneble, mi kontemplis pri tio, kiel estus, se la repertuaro de Panjo elĉerpiĝus.

Bildo

Nuntempe, mi povas pli alte taksi la ĝojon de Panjo pri kantado, kaj mi mem proprigis ĝin. Ĝi povas prezenti al mi grandan helpon kiam mi volas memori kiel oni nomas certajn aferojn aŭ alian tipan lernejan sciadon.

Bildo

© Linus Ganman,