Voĉoj
kaj opinioj

Hejmen

Prenu kontakton!
 

Vi ĉiam ĝojigas min, sendepende pri kio ni babilas. Mi opinias, ke vi estas lumradio sur mia ĉielo, ne nur tial ke vi estas eksterordinara amiko, sed ankaŭ tial ke vi estas unu el miaj malmultaj konatoj kiu ne demandas sin „kial mi ne estas pli bona“, kaj mi povas tiaokaze inspiriĝi de vi.

Lіѕа Ѕјöblоm
bona amikino ekde la gimnazia tempo


Vi tradukis tekstojn por ni. Viaj laboraĵoj havas bonan kvaliton. En tiu kontakto, kiun mi havis kun vi, mi krome rigardis vin kiel rapideman kaj pozitivan.

Іngvіld Ѕоmmеr
sociologo kaj projektanto en Мосса Ѕоftwаrе


Absolute celtrafajn tradukojn de ĥoraj tekstoj de diferencaj lingvoj. Li foje trovas vortojn, kies ekziston oni ne antaŭsupozas, sed kiu kolorriĉigas kaj vivigas la tekstojn.

Веngt Іѕаkѕѕоn
eklezimuzikisto


Mi ne kredas, ke mi iam travivis plej unuan prezentadon muzikan, kiu tiel direkte parolis al mi, kiel la muziko de Веngt Іѕаkѕѕоn kun teksto de Linus Ganman por la kristnaska teatraĵo „Året“ (La Jaro). La popolkante ankrita kaj tre kantebla muziko estis tute perfekta por la ĉiutaga lingvostilo. Oni vere povas diri, ke tio estis iri man-en-mane aŭ esti kiel fingro en fingrumo. Ĝi estis kristnaska teatraĵo muzika, kiun oni iel rekonis, sed kiu samtempe portis odoron de io nova. Kvazaŭ ĵus kolorigita muro, traktita malnovmode. Ĝi estis teatraĵo kun multaj komponantoj, kie ĉiuj partoj montriĝis unuarangaj.

Hans Lingblom
Östersunds-Posten, la 19a de decembro, 2005


La tekstoj de Linus Ganman por ĥoro, solokantistoj kaj recitisto, inspirataj de la evangelio laŭ Sanktaj Luko kaj Marko, havas naivan ĉarmon kun rimitaj versoj kaj krom tio humuran nuancon.

Lo Rindberg
Länstidningen Östersund, la 19a de decembro, 2005