Maljunulejo
en la jaro 2039

Fermentita baltharingo
Je kio la koro estas plena...
Unua atesto estas la vesto
Aŭ unu aŭ la alia
Kie estas la pomkaĉo?
Panjo volas veturi per lifto
Se ŝuoj povus paroli
Panjo laboras
Posttagmeze en la kuirejo
La planko de unu...
Maljunulejo en la jaro 2039
La patro parolas

Ĉefpaĝo

Tio ĉi estu unu el pruvoj pri tio, ke miaj bildostrioj origine estis produkto destinita por la skribtabla kesto. Mi loĝis en Harstado in Norvegio kiam mi desegnis tiun ĉi epizodon, kaj sendis ĝin al Panjo per poŝto. Jen kial la tria kaj kvara bildoj havas postsignon de faldado.

Bildo

Post kiam mi vizitis du jarojn la altlernejon, mia instigado studi estis nula. Mi aspiris plurajn oficojn en mia hejmurbo, sen trovi iun laboron, sed vojgastejo ĉe la enveturejo al la plej granda insulo de Norvegio volis dungi min.

Bildo

Mia familio iomete malaprobis tion, ke mi devis translokiĝi en tian malproksiman regionon kiel sudan Tromson, superŝutante min per teruraj vizioj. „Norda Norvegio estas malvarma, senfrukta kaj dezerta“, ili diris. „Tie la suno ne brilas vintre“, ili diris. Kaj „tien ja estas tiel malproksime!“

Bildo

Mi demandis Panjon, ĉu ŝi havus iujn malpli grandajn obĵetojn kontraŭ mia translokado, se mi irus en Aŭstralion anstataŭ en nordan Norvegion. Ŝi diris, ke jes. Nu, la argumenton pri la malproksimeco de norda Norvegio mi facile desegis.

Bildo

Mi laboris en Tromso el septembro 1998 al oktobro 1999. Mi volonte restintus pli longtempe. Norda Norvegio bolis je kredo je la estonteco kaj je optimismo, kaj la naturo tie estas nesupereble bela.

Bildo

Tiun ĉi epizodon mi desegnis eksciinte ke mi devos certe foriri el Norvegio al novaj aventuroj. Mi sciis, ke la tempo en norda Norvegio havis finon. Ekvidinte tiun ĉi epizodon, Panjo komentis ĝin mallonge, dirante ke ne estas kredeble, ke ŝi vivos ĝis la jaro 2039. Sed estas evidente kredeble, ke mi fariĝos astronaŭto.

Bildo

© Linus Ganman,