Frazo IV
 

Pri la teksto
La teksto
Frazo I
Frazo II
Frazo III
Frazo IV
Frazo V
Frazo VI

Ĉefpaĝo

FRAZO IV
 
Aranĝo:

1 fluteto
2 flutoj
2 hobojoj
2 klarnetoj (A)
2 fagotoj
2 kornoj (F)
3 timpanoj (C, E, A)
1 basa tamburo
1 tamtamo
1 rultamburo kun brosoj
2 sopranaj solistoj
2 aldaj solistoj
2 tenoraj solistoj
2 basaj solistoj
Ĥoro (SSAATB)
Violonoj
Aldviolonoj
Violonĉeloj
Kontrabasoj

La unua temo de la kvara frazo

L

a unuan temon de la kvara frazo kantas kvarvoĉa inĥoro akompanita de arĉinstrumentoj. Kornoj, fagotoj kaj klarnetoj ludas poste flanktemon kondukantan al la sekvanta mallonga temo, kies teksto estas la plej mallonga strofo de la poemo. La parton kantas alda solisto kun deloganta sinteno. Mi ekpensis pri la sveda kantistino Lill Lindfors, kiam mi verkis ĝin:

La dua temo de la kvara frazo


L

a trian strofon kantas la tuta ĥoro per temo, kiu ne havas precipan melodion, sed kiu celas ilustri la amplenan ludon de kaptado, kiun ludas la ĉefrolaj viro kaj virino. La ĥoron ĉi tie akompanas lignaj blovinstrumentoj, kornoj kaj arĉinstrumentoj:

La tria temo de la kvara frazo

T

ion ĉi sekvas instrumentala parto kun la tempoindiko larĝe, kie nova temo prezentiĝas de lignaj blovinstumentoj, kornoj kaj arĉinstrumentoj. La instrumenta parto celas ilustri la senton de amkareso kiun menciiĝas en la tria strofo de la kvara kanto. Poste la temon de la instrumenta parto duoble pli rapide kantas solista okopo, akompanita de klarneto, basa tamburo, violono kaj violonĉelo. La tekston konsistigas la kvara kaj kvina strofoj de la kvara kanto. Samkiel en la lasta temo de la unua frazo, la ensemblo ĉi tie flankelasas la grandan formaton, transirante al malpeze instrumentita muziko inspirita de popolkantoj:

La kvara temo de la kvara frazo

L

a gajeman temon poste sekvas drama instrumenta temo, kie la violonoj ludas la doran melodion de la tria frazo, sed kun alia frazado. La klarneto kompletigas ĝin per propra ĵazeska temo kaj akompaniĝas de la aliaj lignaj blovinstrumentoj, la kornoj, la basa tamburo kaj la rultamburo. Kaj en la sekvanta parto, kie reeniras la tuta ĥoro, ĉeestas la melodio de la tria frazo, sed nun en laŭregula ĥorala formo:

La kvina temo de la kvara frazo

P

ost ĝenerala paŭzo je du batoj venas la fina temo de la frazo, sendube inspirita de la andante sostenuto en la komenco de la baleto Dornrozeto de Ĉajkovskij. La ĥoron akompanas arĉinstrumentoj, kornoj kaj lignaj blovinstrumentoj inkluzive fluteton. En la notoj troviĝas, ĝuste antaŭ la malkaŝe fia parto de la teksto, indika litero por tiuj, kiuj eble volas prezenti tiun ĉi muzikon sen tiuj ĉi partoj:

La sesa temo de la kvara frazo

© Linus Ganman,