La 29a de
junio 1998

Opus № 1
Ĝoja
La 29a de junio 1998
Arĉkvartetoj

Ĉefpaĝo

La 29a de junio 1998

M

i amas kaj malbenas la 29an de junio 1998. Tio povus esti tago simila al la plej multaj aliaj, sed tio tre strange estis tago, kiu estis kiel tuta mia tiutempa vivo, sed en eta formato. Mi laboris kiel gazetportisto, kial mi ellitiĝis frue por distribui ĵurnalojn. Poste mi iris al la eksa juĝejo de mia hejmurbo por surbendigi kelkajn skeĉojn por lokala reklama radiokanalo. Mi ankaŭ estis invitita al vespera naskiĝtaga festeno. Oni nin regalis per tri pasteĉoj, pano, verda salato, greka salato, refreŝigaĵoj, akvo, kafo, torto kun marcipano, konfitaĵo kaj vanilkremo, germaneska ĉokolada torto, finneskaj biskvitoj, ĉokoladaj biskvitoj kaj ankoraŭ torto, kiun mi neniam gustumis. Ni kantis kaj ludis multe. Mi tiam ludis en libertempa grupo kun la naskiĝtagulino kaj iuj el la festengastoj, kaj ni jam finfaris kelkajn publikajn koncertojn.

T

amen tiun tagon okazis kaj ankoraŭ afero, inter la skeĉosurbendigado kaj la festeno. Mi estis hejme, improvizante ludante mian pianon. Por mi, tio estis ago egale ordinara kiel la tago, kiu okaze estis la 29a de junio 1998, sed ĝuste tiun tagon okazis, ke mi verkis la plej bonan muzikan pecon de mia vivo. Neniam pli frue mi sentis min tiel kontenta per io, kion mi verkis, kaj mi ankaŭ ne kredas ke mi iam denove skribos ion, kio kontentigus min tiel.

La komponisto fotografita fare de Josefine Hyttsten

V

erdire, la formo de la peco tute ne estas elstara. La taktspeco estas kvarkvarona takto kaj la tonalo estas C-maĵoro. Mi unufoje penis ĥorkantigi la pecon, kaj por adapti ĝin al homaj voĉoj, mi transponis ĝin en E-bemolan maĵoron, sed mi ne opiniis, ke tio sonas bele. La peco sonas tute perfekte en C-maĵoro.

L

a peco neniam ekhavis nomon. Mi ne kontraŭus simple nomi ĝin La 29a de junio 1998. Mia frato opinias, ke ĝi sonas kiel pastiĉo de muziko de la 1930aj jaroj. Unu fojon mi ludis la pecon ĉe geedziga ceremonio. Por povi skribi ion sur la programfolio, mi nomis la pecon Ekstra kantaĵo, ĉar ĝi estis la lasta el kvar pecoj, el kiuj la tre unuaj estis alie interligitaj. Ĉe tiu ceremonio, ni krome ludis la pecon kun speciale verkita violonĉela parto. Mi tamen opinias, ke ĝi sonas bele kiel nura pianpeco. Kiam mi finfine post longaj tempo kaj preparado surdiskigis la pecon, min akompanis kontrabasisto, kaj mi estas tre kontenta pri la rezulto. Bonvolu aŭskulti mem en SpotifyItunes.

© Linus Ganman,